Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Morfologio kaj Morfologio (Biologio). |
La lingva Morfologio estas parto de lingvistiko kiu studas la internan vortan strukturon. Vorto ne estas la plej malgranda senshavero: en unu vorto povas ekzisti pluraj senshaveroj, kies agordo unu kun la alia estas difinita laŭ reguloj de la lingvo.