Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moskva (apartigilo) |
Moskvo | |||
ruse Москва | |||
ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Москва | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Ŝtato | Federacia urbo | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Konataj lokoj | 12
| ||
Rivero | Moskvo-rivero | ||
Situo | Moskvo | ||
- koordinatoj | 55° 45′ 20″ N 37° 37′ 03″ O / 55.75556 °N, 37.61750 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | 253 | ||
Plej malalta punkto | 130 | ||
Areo | 2 511 km² (251 100 ha) | ||
Loĝantaro | 11 979 529 (2013) | ||
Denseco | 4 770,82 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1147 | ||
Urbestro | Sergej Sobjanin
(ekde 21-a de oktobro 2010) | ||
Horzono | MT (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 101xxx-129xxx | ||
Telefona antaŭkodo | +7 495 , +7 499 | ||
ISO 3166-2:RU | RU-MOW | ||
Aŭtokodoj | 77, 99, 97, 177, 199, 197 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Kremlo kaj Ruĝa Placo | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1990 (#14) | ||
Numero | 545 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | i, ii, iv, vi | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
| |||
Situo de Moskvo enkadre de Eŭropo
| |||
Mapo de centra Moskvo
| |||
Vikimedia Komunejo: Moscow | |||
Retpaĝo: www.mos.ru/ | |||
Moskvo (ruse Москва́ [maskva] aŭskulti) estas ĉefurbo de Rusio, kaj situas en eŭropa parto de Rusio sur ambaŭ bordoj de Moskvo-rivero.
Laŭ la stato de 2024 en la urbego vivis 13 149 000 loĝantoj sur areo de 2 562 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 132 loĝantoj/km². Laŭ loĝantaro (oficiale 11 979 529 loĝantoj en 2013) de Moskvo estas plej ega urbo en Eŭropo kaj unu el plej egaj en tuta mondo. Ĝi estas centro de Moskva kunurbaĵo. Moskvo estas la grandurbego plej norda de la Tero kaj la urbo plej loĝata de Eŭropo.[1] Ĝi havis en 2014 jam 12 108 257 loĝantoj. Pro teritoria ampleksigo sudoriente de la oblasto de Moskvo, la 1an de julio 2012 la ĉefurbo pliigis sian areon en 2,5 fojoj, el ĉirkaŭ 1 000 km² ĝis 2 500 km², kaj akiris aldonan loĝantaron de 230 000 pliaj personoj.
Krome ĝi estas federacia urbo, administra centro de Centra federacia regiono kaj de Moskva provinco (al la provinco tamen ĝi ne apartenas). Moskvo estis historia politika centro de Grandprinclando Moskvo, Rusa carlando, Rusia Imperio (nur portempe, dum alitempe estis Sankt-Peterburgo), Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, kaj de Sovetunio. En Moskvo hejmas plejmulto de ŝtatorganoj de Rusio, ambasadoj de eksterlandaj ŝtatoj, stabejoj de ĉefaj rusiaj organizaĵoj ktp. Moskvo estas grava transporta kaj turisma centro kaj de Orienta Eŭropo kaj Rusio.
En Moskvo estas la Kremlo, antikva fortikaĵo en kiu estas la oficejo de la Prezidanto de Rusio. Kremlo estas ankaŭ unu de kelkaj lokoj kiuj estas Monda heredaĵo de Unesko en la urbo.[2] Ankaŭ ambaŭ ĉambroj de la Rusa Parlamento (nome la Ŝtata Dumao kaj la Federacia Konsilio de Rusio) havas sidejon en Moskvo.
La urbo posedas ampleksan reton de transporto kiu inkludas tri internaciajn flughavenojn, naŭ staciojn de fervojo kaj unu el la plej profundaj sistemoj de metroo en la mondo, nome la Metroo de Moskvo, superita nur per tiu de Tokio laŭ nombro de pasaĝeroj. Tiu metroa reto estas rekonata kiel unu de la plej riĉaj kaj variaj arkitekte pro siaj 215 metrostacioj, disigitaj tra la tuta urbo. Laŭ la gazeto Forbes en 2017, Moskvo estas la kvara urbo en la mondo laŭ nombro de multmilionuloj, kaj la unua en Eŭropo.[3]