Mumbajo (Bombajo) | |
marate: मुंबई, angle Mumbai | |
ĉefurbo de subŝtato Maharaŝtro | |
Pordego de Barato
| |
Oficiala nomo: मुंबई | |
Lando | Barato |
---|---|
Subŝtato | Maharaŝtro |
Distrikto | Distrikto Mumbajo |
Tipo de urbo | Metropolo |
Memorindaĵo | Pordego de Barato |
Situo | Mumbajo |
- alteco | 14 m s. m. |
- koordinatoj | 18° 58′ 30″ N 72° 49′ 33″ O / 18.97500 °N, 72.82583 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 80 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 0 m s. m. |
Areo | 437,71 km² (43 771 ha) |
Loĝantaro | 13 830 884 (2001) |
- de metropolo | 21 900 967 |
Denseco | 31 598,28 loĝ./km² |
Loĝigita | 2-a jarcento a.K. |
Urbestro | Iqbal Singh Chahal
(ekde 8-a de marto 2022) |
Horzono | BST (UTC+5:30) |
Poŝtkodo | 400000 |
Telefona antaŭkodo | 9122-XXXX XXXX |
Licencplatoj | MH 01—03 |
Film-industrio | Bolivudo |
Situo de Mumbajo enkadre de Barato
| |
Situo de Mumbajo enkadre de Maharaŝtro
| |
Urba mapo
| |
Vikimedia Komunejo: Mumbai | |
Retpaĝo: www.mcgm.gov.in | |
Portalo pri Barato | |
Mumbajo (marate मुम्बई [mumbaj]) estas urbo ĉe la okcidenta marbordo de Barato. La tuta aglomeraĵo enhavis 19 944 372 loĝantojn en 2006, tiel ĝi estas la plej loĝata urbo en Barato kaj la sesa plej loĝata tuttere. En la nura urbo loĝas proksimume 13 milionoj. Proksime estas Novmumbajo.
Mumbajo lokiĝas sur insulo apud la okcidenta marbordo de Barato, kaj ĝi estas ĉefurbo de la ŝtato Maharaŝtro. Ĝi estas la ekonomia ĉefurbo de Barato, havanta profundan naturan havenon, kiu estas la plej granda haveno en okcidenta Barato.
Ĝis 1995 la urbo havis la portugaldevenan nomon Bombay, esperante Bombajo, (portugale bona golfo); pro ĝia fremda deveno la registaro ŝanĝis ĝin al "Mumbai". Tiu nomo deriviĝas de la nomo de la hinduisma dio Mumbadevi kaj de la marata vorto aai = patrino.