Mumio

Tiu ĉi artikolo traktas pri maniero de sepultado. Pliaj signifoj estas indikitaj en artikolo Mumio (apartigilo).


Sudamerika mumio
Egipta mumio en vatikanaj muzeoj
Guanĉa mumio en la Muzeo de Tenerifo

Mumio estas morta korpo de homo aŭ de aliaj bestoj, kiu estis konservita aŭ nature (per frosto, sekiĝo ks.) aŭ artefarite (per balzamado). Hazarda mumiigo okazas, se la morta korpo troviĝas en konvenaj naturkondiĉoj. Iuj civilizoj evoluigis kemian proceson de la balzamado, dum kiu oni atingis la saman rezulton. Kutime tiel okazis pro religiaj motivoj.

La vorto mumio devenas de la mezepoka latina vorto mumia, kiu estis derivita el la araba múmíja (مومية), kiu signifas "bitumon". Egiptoj ofte ŝmiris siajn mumiojn per malhela rezino kaj la mumiigitaj korpoj estis sur la surfaco nigriĝintaj kaj fragilaj. Araboj, kiuj konkeris Egiption en la jaro 641, konjektis, ke temas pri rezinoj (formoj de rezinoj estas ekzemple asfaltogudro). La araba vorto mem devenas el la persa markigo por rezino (same múmíja). En tiu ĉi lingvo la vorto estas parenca al la esprimo múm, do "vakso". Historiistoj el Antikva Grekio notas, ke persoj iam mumiigis siajn reĝojn kaj nobelojn per vakso; en Egiptio tiu ĉi kutimo tamen ne estas dokumentita.

Laŭ Francisko Azorín mumio estas Seka kadavro konservita, nature aŭ artefarita, kun haŭto. La egiptaj mumioj estas arkeologe interesaj pro siaj ornamitaj envolvaĵoj k. ĉerkoj.[1] Li indikas ankaŭ la jam menciitan etimologion el la araba mumia (bitumo), ĉar antikve oni bitumis la kadavrojn por konservi ilin.[2]

Mumioj de homoj kaj de aliaj animaloj estis trovitaj en ĉiu kontinento,[3] kaj kiel rezulto de natura konservado pro malkutimaj kondiĉoj de sekeco, kaj kiel kulturaj objektoj. Ĉirkaŭ unu miliono da animalaj mumioj estis trovitaj en Egiptio, multaj el kiuj estas katoj.[4] Multaj el la egiptaj animalaj mumioj estas de blankaj ibisoj, kaj la radikarbona datado supozigas ke la mumioj de blankaj ibisoj kiuj estis analizitaj datas el gamo inter proksimume 450 kaj 250 a.K.[5]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 146.
  2. Azorín, samloke.
  3. "The Egyptian Mummy". Penn Museum. [1] Arkivigite je 2018-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de Januaro 2018.
  4. "Egyptian Animals Were Mummified Same Way as Humans". news.nationalgeographic.com. [2] Konsultita la 4an de Januaro 2018.
  5. Wasef, S.; Wood, R.; Merghani, S. El; Ikram, S.; Curtis, C.; Holland, B.; Willerslev, E.; Millar, C.D.; Lambert, D.M. "Radiocarbon dating of Sacred Ibis mummies from ancient Egypt". Journal of Archaeological Science: Reports. 4: 355–361. doi:10.1016/j.jasrep.2015.09.020. [3] Konsultita la 4an de Januaro 2018.

Developed by StudentB