La Universitato Ludoviko-Maksimiliano Munkeno (germane Ludwig-Maximilians-Universität München, mallonge Munkena Universitato aŭ LMU) estas la universitato en la urbo Munkeno, ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi nomatas laŭ sia fondinto, la bavaria duko Ludoviko la 9-a, kaj la bavaria reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo.
En la vintra semestro 2010/11 en la universitato studis pli ol 46 000 gestudentoj - laŭ tiu nombro temas pri la dua plej granda universitato de Germanio. Proksimume 700 profesoroj prelegas en 18 universitataj fakultatoj. La universitato ofertas 150 studfakojn - aparte vasta gamo de fakoj, interalie iuj ne ofertataj en iu ajn alia germanlingva universitato. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Pri la natursciencaj fakoj la universitato rekte konkurencas kun la samurba Teknologia Universitato Munkeno. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Munkena Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo, kaj juĝiĝas la dua plej bona germania universitato (post la universitato de Göttingen).[2] Interalie rektoro de tiu universitato estis Nobelpremiito pri fiziko (1911) Wilhelm Wien kaj fakultatestro de la universitato estis Wilhelm Conrad Röntgen laŭreato de Nobel-premio pri fiziko (1901).