La muzeo de Londono (angleMuseum of London) estas muzeo dediĉita al la historio de Londono, ekde paleolitiko ĝis hodiaŭ. La muzeo troviĝas ene de konstruaĵo de la 1970-aj jaroj proksime al la Barbican Centre, 10 minutojn norde de la katedralo Sankta Paŭlo. La eniro estas senpaga. Ĝi estas sufiĉe moderna muzeo, kun multaj videoj, ofte plej taŭgaj por junuloj.