Muziko

Ĉinaj muzikistoj, t.n. Naxi
Mezepoka muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento
Fujaro, slovaka ligna blovinstrumento, apartenas al monda kultura heredaĵo de UNESCO [1]

Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.

La ĉefaj komponantoj de muziko estas tonalto (respondeca pri melodio kaj harmonio), ritmo (takto, mezuro kaj artikulacio), dinamiko, nuanco-Sonkoloro kaj teksturo-Tonmetado.

La koncepto de muziko evoluis el ties origino en la Antikva Grekio, en kiu ĝi kunigis sendistinge poezion, muzikon kaj dancon kiel unueca arto. Dum la lastaj jardekoj iĝis pli kaj pli kompleksa la difino pri kio estas kaj kio ne estas muziko, ĉar elstaraj komponistoj en la kadro de diversaj artaj proksimaj spertoj faris verkojn kiuj, eĉ se ili povas esti konsiderataj muzikaj, rompas la limojn de la difino de tiu arto.

La muziko, kiel ĉiu arta montro, estas kultura produkto kun multaj celoj, inter aliaj, okazigi estetikan sperton en la aŭskultanto, esprimi sentojn, emociojn, cirkonstancjn, pensojn aŭ ideojn, kaj pli kaj pli, plenumi gravan terapeŭtan funkcion pere de la muzikoterapio.

La verko, la stilo, la graveco kaj eĉ la difino de la muziko mem varias laŭ la kulturo kaj sociaj kuntekstoj. La muziko inkluzivas diversajn verkojn, de zorge organizitaj verkoj, tra muzika improvizo ĝis alegoriaj (tute hazardaj) formoj.

  1. Fujara and its music (angle). UNESCO. Alirita 2012-07-18.

Developed by StudentB