NATO

NATO
North Atlantic Treaty Organization
emblemo
flago
milita alianco
internacia organizaĵo
interregistara organizaĵo
plurlanda milita koalicio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 4-a de aprilo 1949 vd
Geografia situo 50° 52′ 47″ N, 4° 25′ 33″ O (mapo)50.8797222222224.4258333333333Koordinatoj: 50° 52′ 47″ N, 4° 25′ 33″ O (mapo)
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Adreso Boulevard Leopold III 1110 Brussels Belgium
NATO (Bruselo)
NATO (Bruselo)
DEC
Lokigo de Bruselo en Belgio
Map
NATO
Moto Animus in consulendo liber
Fondinto(j) Paul-Henri SpaakLester B. Pearson • Gustav Rasmussen • Robert SchumanBjarni BenediktssonCarlo Sforza • Joseph Bech • Dirk Stikker • Halvard Lange • José Caeiro da Mata • Ernest BevinDean Acheson vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Mark Rutte (2024–)
Jens Stoltenberg (2014–2024)
Anders Fogh Rasmussen (2009–2014)
Jaap de Hoop Scheffer (2004–2009)
Alessandro Minuto-Rizzo (en) Traduki (2003–2003)
George Robertson, Baron Robertson of Port Ellen (en) Traduki (1999–2003)
Javier Solana (1995–1999)
Sergio Balanzino (en) Traduki (1995–1995)
Willy Claes (1994–1995)
Sergio Balanzino (en) Traduki (1994–1994)
Manfred Wörner (1988–1994)
Peter Carington, 6th Baron Carrington (en) Traduki (1984–1988)
Joseph Luns (en) Traduki (1971–1984)
Manlio Brosio (1964–1971)
Dirk Stikker (1961–1964)
Paul-Henri Spaak (1957–1961)
Hastings Ismay, 1st Baron Ismay (en) Traduki (1952–1957) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvovd

Filioj NATO Response Force (en) Traduki
NATO Intelligence Fusion Centre (mul) Traduki
Nato Security Assistance and Training for Ukraine (en) Traduki
NATO-Ukraine Council (en) Traduki
Comprehensive Crisis and Operations Management Centre (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Static War Headquarters Castlegate (en) Traduki
West Star (en) Traduki
NATO Headquarters (en) Traduki
NORTHAG War Headquarters Cannerberg (en) Traduki
Link 1 (en) Traduki
Central Europe Pipeline System (en) Traduki
DTCN L4 (en) Traduki
Proto (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la flago de NATO
La membro-ŝtatoj de NATO
NATO-kunveno 2002
Novi Sad sub la bombado fare de NATO, 1999 Serbio kaj Montenegro.

La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (angle North Atlantic Treaty Organisation - NATO; france Organisation du traité de l'Atlantique nord - OTAN) estas interregistara internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribitan en Vaŝingtono la 4-an de aprilo 1949.

La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas:

Citaĵo
 La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51a de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono. 

Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timita soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001. Kontraste al la Varsovia Pakto, kiu dissolviĝis tuj post la fino de la Malvarma milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.

La organizo konstituas sistemon de kolektiva defendo per kiu ties membroŝtatoj interkonsentas por reciproka defendo reage al atako fare de iu ajn ekstera partio. La sidejoj de NATO estas en Bruselo, Belgio, unu el la 32 membro-ŝtatoj tra Nordameriko kaj Eŭropo. Aldonaj 21 landoj partoprenas en la programo de NATO nome Partnereco por Paco, kaj 15 aliaj landoj partoprenas en instituciaj dialogaj programoj. La kombinita militista spezo de la membroj de NATO konstituas ĉirkaŭ 70% el la tutmonda totalo.[1] La spezo por defendo de membroj supozeble estas ĉirkaŭ 2% el Malneta enlanda produkto.[2]

NATO estis malmulte pli ol politika asocio ĝis la Korea Milito movigis la ŝtatojn membrojn de la organizo, kaj oni konstruis integritan militan strukturon sub la regado de du usonaj supremaj komandantoj. La transiro de la Malvarma Milito kondukis al rivaleco kun landoj de la Varsovia Pakto, kiu formiĝis en 1955. Kiel memdefendo kontraŭ la milita strukturo de NATO. Aperis ankaŭ duboj pri la forto de la rilatoj inter la eŭropaj ŝtatoj kaj Usono, kaj duboj pri la fidindeco de la defendo fare de NATO kontraŭ eventuala soveta invado — duboj kiuj kondukis al disvolvigo de Franca sendependa nuklearmila strukturo kaj al retiriĝo de Francio el la milita strukturo de NATO en 1966 dum 40 jaroj.

Nun la ĉefa funkcio de NATO estas milita kunlaborado inter membroŝtatoj. Post la malvarma milito kaj Atencoj de la 11-a de septembro 2001, NATO plifortigis funkcion de kontraŭterorisma kunlaborado inter membroŝtatoj.

  1. The SIPRI Military Expenditure Database. Milexdata.sipri.org. Alirita 22a de aŭgusto 2010 .
  2. Erlanger, Steven, "Europe Begins to Rethink Cuts to Military Spending", nytimes.com, 26a de marto 2014. Kontrolita 3a de aprilo 2014.

Developed by StudentB