Государственный гимн Российской Федерации | ||
---|---|---|
Gosudarstvenij Gimn Rosijskoj Federacii | ||
Nacia Himno de la Rusia Federacio | ||
nacia himno | ||
lando | Rusio | |
kantoteksto | Sergej Miĥalkov | |
muziko | Aleksandr Vasiljeviĉ Aleksandrov | |
ekde | 2000 | |
muzika ekzemplo | ||
"Nacia Himno de la Rusia Federacio"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
La Nacia Himno de la Rusia Federacio estas la nacia himno de Rusio. La tekston verkis Sergej Miĥalkov kaj la melodion kreis Aleksandr Vasiljeviĉ Aleksandrov. Ĝi iĝis oficiala nacia himno de Rusio dum 2000.[1][2]
La saman melodion jam uzis himno, kiu en 1944 fariĝis la oficiala ŝtata himno de Sovetunio kaj funkciis ĝis la malfondo de la sovetunia ŝtato en 1991. La nuna himno de la Rusia Federacio havas multe ŝanĝitajn vortojn, sed kompreneble ankoraŭ memorigas pri Sovetunio, ĉar oni memoras la antaŭan uzon de la muzikaĵo.[3]