Nacia Parko Kanjono Bryce | |||
---|---|---|---|
unu el la plej famaj eroziaj formoj en la nacia parko: la "martelo de Thor" | |||
nacia parko de Usono, nacia parko [+] | |||
Lando | Usono | ||
Federacia ŝtato | Utaho | ||
Plej proksima urbo | Tropic | ||
Koordinatoj | 37° 38′ 24″ N, 112° 10′ 12″ U (mapo)37.64-112.17Koordinatoj: 37° 38′ 24″ N, 112° 10′ 12″ U (mapo) [+] | ||
Plej alta punkto | Rainbow Point [+] | ||
- alteco | 9 115 m [+] | ||
- koordinatoj | 37° 28′ 36″ N, 112° 14′ 27″ U (mapo)37.476666666667-112.24083333333 [+] | ||
Akvokolektejo | 145 km² (14 500 ha) [+] | ||
Areo | 145 km² (14 500 ha) [+] | ||
Estiĝo | 15-a de septembro 1928 | ||
Vizitantoj | 2 679 478 (2018) | ||
Nacia Parko Kanjono Bryce | |||
Vikimedia Komunejo: Bryce Canyon National Park [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Nacia Parko Kanjono Bryce (angle Bryce Canyon National Park) situas en la sudokcidento de la ŝtato Utaho en Usono. Ene de la nacia parko situas la "kanjono Bryce", kiu donis sian nomon al la tuta teritorio, sed kiu malgraŭ sia nomo ne estas vera kanjono, sed natura amfiteatro. La "kanjono Bryce" ekestis pro erozio ĉe la orienta flanko de la altebenaĵo Paunsaugunt. Ĝi diferenciĝas de aliaj kanjonoj pro siaj unikaj geologiaj strukturoj, la "hoodoos", grandaj rokaj "kolonoj" en ruĝecaj, oranĝecaj kaj blankecaj koloroj, kiuj per vento, pluvo kaj glacio formiĝis el la rokaj sedimentoj.
La nacia parko situas en alteco de inter 2400 kaj 2700 metroj super la marnivelo kaj do situas signife pli alte ol la proksimaj Nacia Parko Zion aŭ la Nacia Parko Granda Kanjono.
La parko ekde prahistoriaj tempoj estis loĝregiono indiana, kaj ekde la jaro 1850 estis ekloĝita de setlantoj el Eŭropo. Ĝi ekhavis sian anglalingvan nomon de la setlisto Ebenezer Bryce, kiu ekvivis tie ĉirkaŭ la jaro 1875. La teritorio dum la jaro 1924 iĝis "nacia monumento" kaj dum 1928 estis deklarita nacia parko. Nuntempe inter 800.000 kaj 1.000.000 vizitantoj ĉiujare vizitas la parkon.