Nacia Sekureca Agentejo | ||
---|---|---|
La centro de NSA | ||
registara spionada organizaĵo | ||
Komenco | 4-a de novembro 1952 vd | |
Antaŭe | Armed Forces Security Agency vd | |
Geografia situo | 39° 6′ 32″ N, 76° 46′ 12″ U (mapo)39.109-76.77Koordinatoj: 39° 6′ 32″ N, 76° 46′ 12″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Fort George G. Meade | |
Adreso | 9800 Savage Road Ft. Meade, MD 20755-6248 | |
| ||
Agareo |
signala spionado | |
Fondinto(j) | Harry S. Truman vd | |
Filioj | NSA Scientific Advisory Board (en) vd | |
Posedatoj | FROSTBURG (en) Fairview (en) XKeyscore (en) PRISM ThinThread (en) ICREACH (en) vd | |
Agokampo | programaro | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacia Sekureca Agentejo (angle National Security Agency, akronime konata NSA) estas federacia sekureca servo de Usono, kiu okupiĝas pri la nacia sekureco, speciale pri informsekureco. NSA estas do speco de "sekreta servo". La ĉefa misio de NSA estas protektado de informa kaj teknika sekureco de Usono.
Ĝi laboras precipe je la kampo de informo kaj komunikado; tasko ĝia estas protekti la mesaĝojn, kiuj pasas tra registaraj instancoj. Oni supozas, ke komplemente ĝi kontrolas la enhavon de eksterlandaj mesaĝoj, kaj ankaŭ tiujn de usonaj civitanoj.
NSA forte okupiĝas pri ĉifrado kaj okupas monde pintajn fakulojn pri kriptografio sub la kondiĉo, ke ili ne tuj publikigu siajn plej gravajn rezultojn. Oni supozas, ke NSA dungas pli da matematikistoj ol ĉiu ajn alia instanco aŭ firmao.
La centro de NSA situas ĉe Fort Meade en Marilando, ĉ. 16 kilometrojn nord-oriente de Vaŝingtono, ĉe la koordinatoj 39° 06′ 35.48″ N 76° 46′ 11.44″ U / 39.1098556 °N, 76.7698444 °U (mapo). Ĝi havas propran konektejon ĉe aŭtovojo Baltimore-Washington Parkway, kiu portas la indikon nur por dungitoj de NSA kaj kutime estas gardata de du policaj aŭtoj. Fotoj montras ĉ. 18.000 parklokojn por aŭtoj, kaj oni supozas, ke dise tra la mondo laboras pli ol la duoblo de tiu nombro da dungitoj. RSA estas la dua plej granda konsumanto de elektro en Marilando, kun elektrokostoj de ĉ. 30 milionoj da dolaroj jare.