La koncepto nacio estas uzata por grupo de homoj, kiu havas komunajn devenon kaj tradiciojn kaj kiu havas la rajton je ŝtata suvereneco. Nacio estas tre abstrakta nocio, kiu ekestis fine de la 18-a jarcento, kiam la nunaj ŝtatoj iom post iom ricevis sian formon. Tiam ankaŭ leviĝis la demando, sub kiuj kondiĉoj grupo da homoj iĝas nacio. Se grupo de homoj sentas sin unu socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, kiel sama deveno, sama religio, sama vivmaniero, sama lingvo, samaj politikaj rajtoj kaj devoj, oni parolas pri nacio.
La nacio estas popolo, kiu havas konscion pri komuneco de kulturo. Ĝenerale tiu konscio estas pri komuna origino (historia aŭ mita), komuna lingvo, komuna religio (aŭ religiemo), komunaj leĝoj, komunaj tradicioj, sed ne necese ĉiuj. Ekzemple Brazilanoj pensas havi malsamajn originojn, malsamajn religiojn, sed havas komunan lingvon (la portugalan), komunajn tradiciojn (ekzemple, ĉiutaga bano), saman religiecon (religiemo estas forta karakterizaĵo de la brazila socio; sed ĝi ne prezentas sin unuece — tie troviĝas politeistoj [multdiistoj], kalvinistoj, katolikoj, luteranoj, evangelianoj, spiritistoj, islamanoj, judoj, buddhanoj, samkiel agnostikuloj kaj ateistoj — la brazila socio estas ĝenerale tolerema rilate religian diversecon, sed kelkfoje estas elmontroj de netoleremo) ktp.
PIV diras pri nacio: "Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunaĵo kun distingaj trajtoj ŝuldataj plejofte al komuneco de lingvo, kutimoj, tradicioj, religio, vivmaniero, ekonomiaj interesoj, politikaj idealoj aŭ aspiroj." La graveco de tiuj trajtoj, pro historiaj kialoj, ne estas la sama por ĉiu nacio. Ĉiu popolo, ĉiu nacio havas sian propran gravecogradon de komunaj aŭ distingaj trajtoj, kiu distingiĝas de la gravecogradoj de aliaj nacioj; tial la vorto "nacio" fakte estas plursignifa.