Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Nahe en la federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio. Samnoma, pli eta rivero troviĝas en la germana federacia lando Turingio, plia samnoma komunumo Nahe (Holstinio) en la distrikto Segeberg de la germana lando Ŝlesvigo-Holstinio. |
Nahe | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato (Germanio) |
Longeco | 116 km |
Fluo | |
Fonto | apud Nohfelden |
- Alteco super marnivelo | 410 m |
Enfluejo | en la riveron Rejno apud Bingen |
- Alteco | 88 m |
Altecodiferenco | 332 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Idar-Oberstein, Bad Kreuznach, Bingen, krome la urbetojBirkenfeld, Kirn, Bad Sobernheim kaj Bad Münster am Stein-Ebernburg |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Glan, Alsenz, Appelbach, Wiesbach |
- Maldekstraj | Söterbach, Traunbach, Schwollbach, Idar, Fischbach, Hahnenbach, Simmerbach, Ellerbach, Guldenbach, Gaulsbach |
La Nahe (latine Nava, origine el la kelta lingvo: "sovaĝa rivero") estas rivero de 116 kilometroj da longo en la federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio, kiu fine enfluas la Rejnon.
La rivero, kiu dum sia vojo dividas la montareton de norda Palatinato (sudoriente) de la mezalta montaro Hunsrück (nordokcidente), fontas nordokcidente de Nohfelden-Selbach en Sarlando. Jam post malmultaj kilometroj ĝi atingas la federacian landon Rejnlando-Palatinato.
Naheland estas la pejzaĝo maldekstre kaj dekstre de la rivero Nahe en la federacia lando Rejnlando-Palatinato.