Napier-Hastingo | |
maorie: Heretaunga, angle: Napier-Hastings | |
urbo | |
Oficiala nomo: Napier-Hastings Urban Area | |
alterna nomo: Heretaunga Urbo | |
Ŝtato | Nov-Zelando |
---|---|
Insulo | Norda Insulo |
Regiono | Hawke-Golfo Regiono |
Situo | Heretaunga Ebenaĵo |
- alteco | 0 m s. m. |
- koordinatoj | 39° 35′ 0″ S 176° 51′ 0″ O / 39.58333 °S, 176.85000 °O (mapo) |
Areo | 5 335 km² (533 500 ha) |
Loĝantaro | 131 000 (2016) |
- de aglomeraĵo | 139 600 |
Denseco | 24,55 loĝ./km² |
Horzono | TENZ (UTC+12) |
- somera tempo | STENZ (UTC+13) |
Poŝtkodo | 4120, 4122 |
Situo enkadre de Nov-Zelando
|
Napier-Hastingo estas la ĉefurbo de la Hawke-Golfo Regiono kaj estas la sesa plej granda urbo en Nov-Zelando. Ĝi konsistas el la du ligitaj urboj nome Napier (maorie: Ahuriri) kaj Hastings (maorie: Heretaunga). Malgraŭ la du urboj apartiĝas per la inundejo de la Ngaruroro kaj Tutaekuri Riveroj, ili estas ĝenerale konsideritaj kiel sola ento kaj ekonomie kaj sociale. Tamen, Napier kaj Hastings ankoraŭ ambaŭ havas unikan identecon. Napier estas marborda kaj naŭtika dum Hastings estas interna kaj agrikultura. Aldone, artdekora arkitekturo estas hegemonia en Napier, dum la hispana misia arkitekturo estas hegemonia en Hastings.