Napolo | |||
itale Napoli, napole: Napule | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Napoli | |||
Ŝtato | Italio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Apenino | ||
Regiono | Kampanio | ||
Provinco | Provinco de Napolo | ||
Historiaj regionoj | Romia Imperio, Regno de Napolo, Itala reĝlando | ||
Montaro | Flegreaj kampoj | ||
Vulkano | Vezuvio | ||
Konataj lokoj | 6
| ||
Golfo | Golfo de Napolo | ||
Situo | Napolo | ||
- alteco | 17 m s. m. | ||
- koordinatoj | 40° 50′ 00″ N 14° 15′ 00″ O / 40.83333 °N, 14.25000 °O (mapo) | ||
Areo | 117,27 km² (11 727 ha) | ||
Loĝantaro | 963 357 (30.07.2009) | ||
Denseco | 8 214,86 loĝ./km² | ||
Fondo | 326 antaŭ Kristo | ||
Urbestro | Gaetano Manfredi | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 80100, 80121-80147 | ||
Telefona antaŭkodo | 081 | ||
ISTAT | 063049 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historic Centre of Naples | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1995 (#19) | ||
Numero | 726 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Patrono | Sankta Januaro | ||
Festa tago | 19-a de septembro | ||
Situo de Napolo enkadre de Italio
| |||
Vikimedia Komunejo: Napoli | |||
Retpaĝo: www.comune.napoli.it | |||
Demonimo : Napoletani |
Napolo (itale Napoli, (IFA: [ˈnaːpoli]; en napola: Napule, IFA: [ˈnaːpulə] aŭ [ˈnaːpələ], latine Neapolis, t.e. etimologie "Nova urbo") estas - post Romo kaj Milano - la tria plej granda administracia komunumo en Italio kaj la plej granda urbo de Sud-Italio. Ĝi estas administra centro de la regiono Kampanio. La komunumo havis mem, en 2009, 963 357 loĝantojn, sed ĝia aglomeraĵo havas inter 3 kaj 5 milionojn, depende de la kalkul-bazo.[1]
La urbo situas duonvoje inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, la Flegreaj Kampoj (Campi Flegrei), en la mezo de la Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon.
La urba granda arta kaj arkitektura trezoro estas protektata de UNESKO, kiu jam en 1995 registris la urbocentron en la listo de la monda homarana heredaĵo.[2]