Neil Armstrong

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Neil Armstrong. Por informoj pri la samnoma familinomo, vidu la artikolon Armstrong.
Neil Armstrong
Foto de Neil Armstrong, Julio 1969, en spaca vesto sen kasko
Foto de Neil Armstrong, Julio 1969, en spaca vesto sen kasko
Persona informo
Naskonomo Neil Alden Armstrong
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1930 (1930-08-05)
en Wapakoneta
Morto 25-an de aŭgusto 2012 (2012-08-25) (82-jaraĝa)
en Cincinnati
Mortokialo Kirurgiaj komplikaĵoj Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Atlantiko Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio - Kosmofluga inĝenierarto (–1970)
Blume High School (en) Traduki
USC Viterbi School of Engineering (en) Traduki
Universitato Purdue - aeronaŭtiko (–1955)
Wapakoneta High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Neil Armstrong
Familio
Patro Stephen Koenig Armstrong Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Viola Louise Engel Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Carol Held Knight (en) Traduki (1994–2012)
Janet Shearon (1956–1994) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Rick Armstrong (en) Traduki
 ( Janet Shearon) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kosmonaŭto (1962–1971)
United States Naval Aviator (en) Traduki
universitata instruisto
testpiloto
flight engineer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Neil Alden ARMSTRONG [nil alden armstrong] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1930, mortis la 25-an de aŭgusto 2012 en la aĝo 82 jaroj), estis usona testfluga piloto kaj kosmonaŭto. Li estis la unua homo sur la Luno per la misio Apollo 11. Li estis ankaŭ aerospaca inĝeniero, ŝipoficiro, kaj universitata profesoro. Antaŭ iĝi kosmonaŭto, Armstrong estis oficiro en la Usona mararmeo kaj servis en la Korea Milito. Post la milito, li akiris sian bakaulaŭron ĉe la Universitato Purdue kaj servis kiel testopiloto ĉe la Altrapida Flugostacio de la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA, kie li faris ĉirkaŭ 900 flugojn. Li poste kompletigis la gradajn studojn ĉe la Universitato de Suda Kalifornio.

Partopreninte en la spachomaj programoj Man in Space Soonest de la Usona Aerarmeo kaj X-20 Dyna-Soar, Armstrong aliĝis al la Kosmonaŭta Korpuso de NASA en 1962. Li faris sian unuan spacflugon kiel komandanta piloto de Gemini 8 en Marto 1966, iĝante la unua civila (ne-armea) kosmonaŭto de NASA kiu flugis en spaco. Li plenumis la unuan ŝipkunigon de du kosmoveturiloj, kun la piloto David Scott.[1] Tiu misio estis haltigita post Armstrong uzis iome da sia reenirkontrolan fuelon por eviti danĝeran turniĝon kaŭzitan de ŝtopita motoro, en la unua dumfluga spaca krizo.

La dua kaj lasta kosmoflugo de Armstrong estis kiel komandanto de Apollo 11, nome la unua homenhava surluniga misio en Julio 1969. Armstrong kaj la piloto Buzz Aldrin de la Luna Modulo descendis sur la lunan surfacon kaj pasigis du horojn kaj duono ekster la kosmoveturilo, dum Michael Collins restis en luna orbito komandante la kosmoŝipon. Kun Collins kaj Aldrin, Armstrong ricevis la Prezidentan Medalon de Libereco el la Prezidento Richard Nixon. Prezidanto Jimmy Carter prezentis al Armstrong la Kongresan Spacmedalon de Honoro en 1978. Armstrong kaj liaj kunŝipanoj ricevis la Kongresan Ormedalon en 2009.

Armstrong mortiĝis en Cincinnati, Ohio, la 25an de Aŭgusto, 2012, je la aĝo de 82, post komplikaĵoj el koronaria kirurgio.[2][3]

  1. Gemini 1965–1966. Spacecollection.info. Alirita 14a de Majo 2011.
  2. Neil Armstrong's Death—a Medical Perspective”, Scientific American. Alirita 30a de Decembro 2012.. 
  3. "Space legend Neil Armstrong dies", CNN. Kontrolita 30a de Decembro 2012.

Developed by StudentB