Nemea leono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio • arta temo • mita besto • fictional lion | |
Informoj | |
Sekso | virseksa organismo |
Mortigita de | Heraklo |
Loĝloko | Nemeo |
Patro | Ortro |
Patrino | Ĥimero |
Gefratoj | Hidro • Cerbero |
Laŭ la helena mitologio, la Nemea leono (antikve-greke λέων τῆς νεμέας) aŭ Kleona leono estis sovaĝa monstro kiu katastrofis, laŭ ordono kaj trejnado de Hero[1], tra la ĉirkaŭaĵoj de monteto nomiĝinta Treto, inter Nemeo kaj Mikeno, proksime de la istmo de Korinto. Ĝiaj ungegoj estis pli akraj ol glavoj, ili kapablis trapasi eĉ armaĵon, kaj ĝia ora felo estis nevundebla, do oni ne kapablis mortigi ĝin per la kutimaj armiloj[2]. La edzino de Zeŭso volis puni Argolandon kaj ĝia estonta reĝo Heraklo (bastarda filo de sia edzo, kiun ŝi akre malamis) per ĝi[3], sed la heroo sukcesis mortigi la leonon, kaj plenumis tiel sian unuan laboron.
Oni plimulte konsideris ĝin unu el la monstra idaro de Tifeo[4] kaj Eĥidno, kvankam Heziodo asertis ke ĝiaj gepatroj estis Ĥimero kaj la hundeca Ortro[1]. Alternativaj versioj mencias tamen, ke ĝi falis el la Luno kiel filo de Zeŭso kaj Seleno[5][6][7]. Post ĝia naskiĝo, akompanata de bruego kaj tertremo, Seleno sendis ĝin katastrofi tra la argolanda kamparo, por puni tiun regionon, ĉar ĝia loĝantaro forgesis kultadi la lunan diinon. Tiuj, kiuj plej suferis ĝin estis la bambineanoj. Variaĵo de la rakonto priskribas ke Seleno kreis ĝin per mara ŝaŭmo entenita en kofro laŭ ordonoj de Hero. Irizo prenis ĝin per sia zono kaj faligis la beston sur la nemea montaro.