Nimego

ISO
Municipo Nimego

Flago de la municipo Nimego

Blazono de municipo Nimego

Flago de la municipo Nimego Blazono de municipo Nimego
Situo de la municipo Nimego
nederlanda municipo
Provinco Gelderlando
Urbestro Hubert Bruls
Ĉefloko Nimego
Areo
 - Tero
 - Akvo
57,72 km²
53,78 km²
3,94 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
177 359 (en 2021)
3 018 loĝ./km²
Geografia situo 51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo)51.8333333333335.85Koordinatoj: 51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo)
Nimego (Nederlando)
Nimego (Nederlando)
DEC

Map

Gravaj trafikaj arterioj A73, N325 ,N326
CBS-municipokodo 0268
Telefona kodo 0481, 024
Poŝtkodo 6500–6546, 6663
Oficiala retejo https://www.nijmegen.nl/
vdr

Nimego[1] (51° 50′ N, 5° 51′ O (mapo)51.8333333333335.85 ) (nederlande Nijmegen Pri tiu ĉi sono aŭskulti, dialekte Nimwèège [nɪmˈveɣə]) estas laŭ la kvanto de loĝantoj la deka plej granda urbo de Nederlando, kun 165 127 loĝantoj (1-a de februaro 2012). La hansa urbo situas en la provinco Gelderlando, plejparte sur la maldekstra (suda) bordo de la rivero Valako. Nova parto de la municipo situas ĉe la alia flanko de la rivero kaj nomiĝas Waalsprong (Salto trans la Valako). La municipo de Nimego estas parto de la regio KAN (Knooppunt Arnhem-Nijmegen) (Nodo Arnhem-Nijmegen) kaj havas limojn kun la municipoj de Lingewaard, Overbetuwe, Beuningen, Viĥeno, Heumen, Groesbeek kaj Ubbergen. La limo al Germanio de la urbocentro distancas 7 kilometrojn, de la urba limo nur 3 kilometrojn. La plej proksima urbo en Germanio estas Kleve en distanco de 24 kilometroj. La municipo Nimego konsistas el la urbo Nimego kaj la vilaĝo Lent.

  1. Nimego en la Plena Ilustrita Vortaro

Developed by StudentB