Nobel-premio | ||
honorigo • scienca premio | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Nobel-premio pri paco • Nobel-premio pri literaturo • Nobel-premio pri kemio • Nobel-premio pri fiziko • Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino vd | |
Nomita laŭ | Alfred Nobel | |
Organizanto | Norvega Nobel-Komitato • Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj • Sveda Akademio • Nobela Asembleo ĉe la Karolinska Institutet • Alfred Nobel | |
Lando | Svedio • Norvegio | |
Fondita de | Alfred Nobel vd | |
Fondita en | 1901 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Iniciatita laŭ la testamento de 1895 de Alfred Nobel, kiu estis la inventinto de dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) (en sveda difinita formo, singularo: Nobelpriset; en norvega: Nobelprisen) estas internacia serio da premioj donataj ĉiujare al homoj, kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinaran (ekzemple, kulturan) kontribuon al la socio. La premiojn aljuĝas svedaj kaj norvegaj komitatoj. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. La premioj pri fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, literaturo, kaj paco estis la unuan fojon donataj en 1901.[1]
De 1902, la premiojn formale disdonadas la reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la norvega reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).
La premio konsistas ĉiujare el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto, diplomo kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado. La premio ne estas atribuita postmorte; tamen, se al persono oni jam atribuis premion kaj tiu mortas antaŭ ricevi ĝin, la premio ankoraŭ validas.[2] Kvankam la averaĝa nombro de premiitoj por premio ege pliiĝis dum la longo de la 20-a jarcento, premio ne povas esti kunhavata de pli ol tri personoj.[3]
La Nobel-Fondaĵo (svede kaj norvege Nobelstiftelsen) estas privata institucio fondita la 29-an de junio 1900 por organizi la financojn kaj administradon de la Nobel-Premioj. La fondaĵo estas bazita je la testamento de Alfred Nobel, la inventinto de dinamito. La fondaĵo ankaŭ okazigas la Nobel-simpoziojn pri gravaj malkovroj de sciencoj kaj pri temoj de aparte alta kultura aŭ socia signifo.