Nogaja lingvo

Nogaja lingvo
natura lingvomoderna lingvo
Kipchak–Nogai
Parolantoj 87 119
Skribo cirila alfabeto, latina alfabeto, pers-araba skribo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 nog
  Glottolog noga1249
Angla nomo Nogai
Franca nomo nogaï
vdr

Nogaja lingvo estas lingvo de nogajoj, kiuj loĝas ĉefe en Stavropola regiono, norda Dagestano kaj Karaĉajio-Ĉerkesio. Laŭ la lasta censo de la Sovetunio (1989), indikis 67.591 aŭ 89,9% el la 75.181 Nogajoj ke ili parolas la nogajan kiel gepatran lingvon.

La lingvo apartenas al la kipĉaka grupo de tjurka lingvaro. La grupon karakterizas regula anstataŭigo de komuntjurka /ĉ/ kaj /ŝ/ per /ŝ/ kaj /s/ respektive. Proksime parencas la kazaĥa kaj la karakalpaka.

Ekzistas tri dialektoj en la nogaja. La lingvo uzas cirilan skribsistemon, similan la tiu de la lingvoj kumika kaj karaĉaj-balkara.


Developed by StudentB