Noktovazo estas poto por fekaĵo kaj urino. Iam oni uzis malnovajn, ne plu kuirtaŭgajn potojn aŭ kaserolojn. Sed ekzistis kaj ekzistas ankaŭ industrie fabrikitaj noktovazoj el vitro, argilo, porcelano, plasto aŭ metalo.
Oni uzis noktovazojn kiam la necesejoj troviĝis ankoraŭ eksterdome kaj do malfacile atingeblis nokte. Kutime la noktovazo estis sub la lito aŭ en noktoŝranketo apud la lito, uzita dum la nokthoroj kaj malplenigita frumatene. Post uzo la noktovazo estis granda fetorkialo kaj ĉar oni ofte malplenigis, sed nur malofte purigis ĝin, ĝi povis kaŭzi infektojn.
Dum la mezepoko, pro manko de kanalizoj oni kutime malplenigis la noktovazon ĵetante la enhavon tra la fenestro en la straton, de tempo al tempo sur malbonvenajn gastojn aŭ neviditajn preterpasantojn. La literaturo plenas pri tiaj rakontoj.
Hodiaŭ oni daŭre trovas noktovazojn en malsanulejoj kaj maljunulejoj. Oni ankaŭ uzas ĝin ofte por infanoj kiuj ankoraŭ ne kapablas uzi necesejon senhelpe.
Noktovazojn oni ŝatas hodiaŭ kiel ŝercaĵoj aŭ kolektindaĵoj.
En kelkaj francaj regionoj oni kutimas servi al novaj geedzoj en la nokto post la geedziĝfesto supon aŭ trinkaĵon - pli-malpli difineblan - en noktovazo.