Nombro

Vidu ankaŭ artikolojn gramatika nombro, nombroj, oksidiĝa nombro, vortoj por grandegaj nombroj

Nombro estas unu el la ĉefkonceptoj de matematiko. Ĝi aperis en frua antikveco kaj iom post iom vastiĝadis kaj ĝeneraliĝadis laŭ grado de vastiĝo de la homa agadsfero kaj de la problemaro, kiu postulis kvantan priskribon kaj esploron. En komencaj ŝtupoj de ĝia evoluo, la koncepto de nombro estis difinita kiel rimedo por kalkuli kaj mezuri objektojn, kaj poste la nombro fariĝis fundamenta nocio de matematiko kaj la sekva evoluo okazis nur pro bezonoj de ĉi tiu scienco.

Nombro, en scienco, estas fakte abstraktaĵo kiu reprezentas kvantonamplekson. En matematiko nombro povas reprezenti kvanton de mezuro aŭ pli ĝenerale elementon de nombra sistemoordan numeron kiu reprezentos pozicion ene de (vic)ordo de difinita serio. La kompleksaj nombroj estas uzataj kiel utila ilo por solvi algebrajn problemojn, kaj algebre ili estas simpla aldonaĵo al la reelaj nombroj kiuj siavice ampleksigis la koncepton de orda numero. Ĉefe, reela nombro solvas la problemon de komparo de du mezuroj: kaj se ili estas kunmezureblaj kaj se ili estas nekunmezureblaj. Por ekzemplo: la flanko de unu kvadrato estas kunmezurebla kun sia perimetro, sed la aristo de la kvadrato kun la diagonalo de la kvadrato estas nekunmezureblaj.[1]

Krome, en ampleksa senco, nombro indikas la grafikan skribsignon, kiu utilas por reprezenti ĝin; tiu grafika signo, kiu estas skribebla per unusola skribosigno, ricevas la nomon cifero.

La koncepto de nombro inkluzivas abstraktaĵojn kiel frakciaj, negativaj, neracionalaj, transcendaj, kompleksaj, kaj ankaŭ nombrojn de tipoj pli abstraktaj kiel, ekzemple, nombrojn hiperkompleksajn, kiuj ĝeneraligas la koncepton de kompleksa nombro, aŭ la hiperreelajn, la superreelajn kaj la subreelajn nombrojn, kiuj inkluzivas la reelojn kiel subaron.

  1. A.I. Fetísov. Acerca de la demostración en geometría. Editorial Mir, Moskvo (1980)

Developed by StudentB