Nombro de Fermat

En matematiko nombro de Fermat estas pozitiva entjero de formo

kie n estas nenegativa entjero. La nombroj estas nomitaj pro Pierre de Fermat, kiu verkis pri la primeco de tiaj nombroj. La unuaj 9 nombroj de Fermat estas:

F0 = 21 + 1 = 3
F1 = 22 + 1 = 5
F2 = 24 + 1 = 17
F3 = 28 + 1 = 257
F4 = 216 + 1 = 65,537
F5 = 232 + 1 = 4,294,967,297
= 641 × 6,700,417
F6 = 264 + 1 = 18,446,744,073,709,551,617
= 274,177 × 67,280,421,310,721
F7 = 2128 + 1 = 340,282,366,920,938,463,463,374,607,431,768,211,457
= 59,649,589,127,497,217 × 5,704,689,200,685,129,054,721
F8 = 2256 + 1 = 115,792,089,237,316,195,423,570,985,008,687,907,853,269,984,665,640,564,039,457,584,007,913,129,639,937
= 1,238,926,361,552,897 × 93,461,639,715,357,977,769,163,558,199,606,896,584,051,237,541,638,188,580,280,321

Kiel en 2007, nur la unuaj 12 nombroj de Fermat estas plene faktoritaj. [1]

Se 2n+1 estas primo, kaj n>0, n devas esti nenegativa entjera potenco de 2. (Se n=ab kie 1≤a, b≤n kaj b estas nepara, tiam 2n + 1 ≡ (2a)b + 1 ≡ (−1)b + 1 ≡ 0 (mod 2a + 1)). En aliaj vortoj, ĉiu primo de la formo 2n + 1 estas nombro de Fermat, kaj ĉi tiaj primoj estas nomataj kiel primoj de Fermat. La nuraj sciataj primoj de Fermat estas F0 ... F4.

  1. Primaj Faktoroj de nombroj de Fermat. Arkivita el la originalo je 2016-02-10. Alirita 2008-03-17.

Developed by StudentB