Nombrosistemo

Nombrosistemo estas simbola metodo por skribi nombrojn per finia aro da signoj (ciferoj). Oni povas kombini tiujn signojn laŭ diversaj manieroj por prezenti grandajn nombrojn.

Bona nombrosistemo devas

  • provizi ĉiun nombron (entjeronreelon) je simbola prezento;
  • difini unikan aŭ almenaŭ norman prezenton por ĉia tia nombro;
  • per taŭga nombroprezento klare montri aritmetikan kaj algebran strukturon de la nombroj, por faciligi manipuladojn per ili.

La nombrosistemojn eblas klasi kiel poziciajn, nepoziciajn kaj miksitajn.


Developed by StudentB