Norbert HOFER (naskiĝis la 2-an de marto 1971 en Vorau, Distrikto Hartberg) estas inĝeniero kaj aŭstra politikisto. Li estas la 3a prezidento de la Nacia Konsilio kaj kandidatis je federacia prezidanteco en la 22a de majo 2016 kontraŭ Alexander Van der Bellen. Sed li gajnis nur 49,7% de la voĉoj.[1]
En julio 2016 la Konstitucia Tribunalo nuligis la balotojn de la 23a de majo 2016 kaj la 4an de decembro 2016 en la ripetitaj Prezidentaj Balotoj 2016 venkis la ekologia kandidato Aleksandro Van der Bellen gajninte kun 53,79% de la balot-voĉoj.[2]