Norda maro | |
---|---|
Satelitbildo de la Norda maro | |
northern sea [+] | |
Akvejo | Atlantiko |
Situo | Nordokcidenta Eŭropo |
- alteco | 0 m [+] |
- koordinatoj | 56° 27′ 32″ N, 3° 40′ 57″ O (mapo)56.4593.6825Koordinatoj: 56° 27′ 32″ N, 3° 40′ 57″ O (mapo) |
Plej malalta punkto | Norvega Fosego [+] |
- malalteco | 700 m sub la marnivelo [+] |
Maksimuma profundo | 700 m |
Averaĝa profundo | 95 m |
Akvokolektejo | 570 000 km² (57 000 000 ha) [+] |
Areo | 570 000 km² (57 000 000 ha) [+] |
Saleco | 3,4 ‰ [+] |
Norda maro | |
Vikimedia Komunejo: North Sea [+] | |
La Norda maro estas malprofunda bordomaro en la nordokcidenta Eŭropo. Ĝi estas parto de la Atlantiko kaj situantas sur la eŭropa kontinenta breto. Ĝi troviĝas (laŭ la horloĝa ordo) inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. Ĝi konektas kun la oceano tra la Angla Kanalo sude kaj tra la Norvega Maro norde. Ĝi estas pli ol 970 km longa kaj 580 km larĝa, kun areo de ĉirkaŭ 750,000 km².
Oni ĉiam povis multe navigi kaj fiŝkapti en la maro, kaj tiele estas populara celo por turismo el la ĉirkaŭaj landoj. Lastatempe ekgravis la profito el la fosiliaj brulaĵoj, inter kiuj troviĝas multe da nafto kaj natura gaso ĉi tie. Krome por la produktado de energio gravegas la disvastigon de la Ventoenergio kaj de la marondaj centraloj.
Historie, la Norda maro gravis elstare por aferoj pri geopolitiko kaj milito, partikulare en Norda Eŭropo sed ankaŭ tutmonde tra la povo kion nordeŭropanoj projektis tutmonde dum multo de la Mezepoko kaj eĉ ĝis la moderna epoko. La Norda maro estis la centro de la Vikinga disvastiĝo. Sekve, la Hansa ligo, la Nederlandanoj, kaj la Britoj ĉiu siaflanke serĉis dominadi la Nordan maron kaj tiele la aliron al la merkatoj kaj resursoj de la mondo. Ĉar temas pri la ununuraaliro de Germanio al la oceano, la Norda maro pluestis strategie grava dum ambaŭ Mondmilitoj.
La marbordo de la Nord Maro prezentas diversecon de geologiaj kaj geografiaj karakteroj. En la nordo, profundaj fjordoj kaj krutaj klifoj markas la marbordajn konturojn de Norvegio kaj de Skotlando, dum en la sudo ĝi konsistas unuarange el sablaj strandoj kaj larĝaj kotejaj vadoj. Pro sia densa loĝantaro, forta industriigo, kaj intensa uzado de la maro kaj de ties ĉirkaŭa areo, estis nombraj mediaj problemoj kiuj tuŝis la marajn ekosistemojn. Primediaj problemoj — komune inkludante trofiŝkaptadon, industriajn kaj agrikulturajn alfluaĵojn, dragadon, kaj marrubon inter aliaj — kondukis al nombraj klopodoj por eviti degradadon de la maro dum ankoraŭ oni profitas el ties ekonomiaj disponebloj.