Nordamerika plato

la plej grandaj platoj - la nordamerika plato bruna

La Nordamerika plato estas inter la plej grandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas la tutan kontinenton Nordameriko kaj grandan parton de la ĉirkaŭaj maroj (krom la Pacifika Oceano kaj ampleksas krome Gronlandon, parton de Islando plus la ekstreman orienton de Rusio kaj la nordon de Japanio. La plato okcidente de Nordameriko ampleksas la okcidentan duonon de la norda Atlantika Oceano.

La Nordamerika plato limas - de nordo laŭ horloĝa direkto - kun la eŭrazia, la afrika, la sudamerika, la karibia, la kokosa kaj la pacifika platoj, la plato Juan de Fuca kaj ree la pacifika plato. Eventuale en la tuŝaj zonoj al la grandaj najbaraj kontinentaj platoj ankoraŭ ekzistas iuj pliaj etaj platoj; ilia ekzisto tamen ne jam sendube pruviĝis.


Developed by StudentB