La Norma Horzono de Filipinoj, angle Philippine Standard Time, filipine Pamantayang Oras ng Pilipinas, mallonge PST[1] aŭ PhST[2]), ankaŭ nomata angle Philippine Time (PHT), estas la oficiala horzono en la Filipinoj. La horzono estas konstante UTC+08:00; la lando (nun) ne uzas someran tempon. Ĝi koincidas kun tiu de Okcidenta Aŭstralio, Centra Indonezio, Malajzio, Tajvano, Ĉinio kaj Mongolio.