Nov-Asiria Imperio | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
historia lando • historia epoko • stilo | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
La Nov-Asiria Imperio estis Ferepoka Mezopotamia imperio, kiu ekzistis inter la jaroj 911 kaj 609 a.K.,[1][2][3] kaj iĝis la plej granda imperio de la mondo ĝis tiu epoko.[4] La Asirianoj perfektigis la fruajn teknikojn de imperia regado, multaj el kiuj iĝis normigaj en postaj imperioj,[5] kaj estis, laŭ multaj historiistoj, la unua reĝa imperio en la historio.[6] La Asirianoj estis la unuaj kiuj uzis armojn el fero, kaj iliaj trupoj uzis novajn, efikajn militotaktikojn.[6]
Post la konkeroj de Adad-nirari la 2-a fine de la 10a jarcento a.K., Asirio aperis kiel la plej pova ŝtato en la mondo ĝis tiame, kaj dominis la teritoriojn de la Antikva Proksima Oriento, Orienta Mediteraneo, Malgranda Azio, Kaŭkazio, kaj partojn de la Araba Duoninsulo kaj Nordafriko, eklipsante kaj konkerante rivalojn kiel Babilonio, Elam, Persio, Urartu, Lidio, la Medoj, Frigoj, Cimeroj, Israelo, Judujo, Fenicio, Ĥaldujo, Kanaano, la Kuŝita Imperio, la Araboj, kaj Egiptio.[7][8]
La Nov-Asiria Imperio sukcedis al la Malnov-Asiria Imperio (ĉ. 2025–1378 a.K.), kaj al la Meza Asiria Imperio (1365–934 a.K.) de la Fina Bronzepoko. Dum tiu periodo, la malnova aramea lingvo estis farita oficiala lingvo de la imperio, kun la akada.[9]
Post la morto de Asurbanipal en 631 a.K., la imperio ekdisiĝis pro mortiga kaj senfina serio de enlandaj militoj ene de la propra Asirio. En 616 a.K., Kjaksaro reĝo de Medoj kaj de Persoj faris aliancojn kun Nabopolasaro reganto de Babilonianoj kaj Ĥaldeoj, kaj ankaŭ kun Skitoj kaj Cimeroj kontraŭ Asirio. Je la falo de Harran (609 a.K.) la Babilonianoj kaj Medoj venkis super Asiri-Egipta alianco, post kio Asirio mem jam ne plu ekzistis kiel sendependa ŝtato. Malsukcesa klopodo rekonkeri Harran estis la fino de la Asiria Imperio.[10] Kvankam la imperio falis, la historio de Asirianoj pluis; estas ankoraŭ Asirianoj loĝantaj en Irano, Irako kaj aliloke nuntempe.[11]