Nov-Babilona Imperio | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La Nov-Babilona Imperio, ankaŭ konata kiel la Dua Babilona Imperio, estis la lasta el la grandaj mezopotamiaj imperioj regataj de mezopotamiaj reĝoj. La Novbabilona Imperio komenciĝis per la aliĝo de Nabopolasaro kiel Reĝo de Babilono en 626 a.K. La Novbabilona Imperio estis bone establita kun la falo de la Imperio Novasiria en 612 a.K. La Nov-Babilona Imperio estis finfine konkerita, post malpli ol jarcento, de la Ahaemenida Imperio gvidata de Ciro en 539 a.K.
La malvenko de la asiroj kaj la translokigo de la imperio al Babilono markis la unuan fojon, ke regiono ĉe la sudo de Mezopotamio ekregis la antikvan orientan regionon, kaj pli precize la areo nomata la fekunda duonluno. La antaŭa praa grandregno de Babilono okazis je la periodo de la leĝodona reĝo Hamurabi, pli ol mil jarojn antaŭe.
Dum la regado de la novbabilona imperio, ekzistis senprecedenca ekonomia kresko tra Babilono, granda loĝantara kresko, same kiel renesanca periodo de loka kulturo kaj arto, kun la novbabilonaj reĝoj gvidantaj gravajn konstruprojektojn tiutempe, precipe en kaj apud la ĉefurbo Babilono.
La novbabilona imperio estas plej konata nuntempe pro la malfavora mencio de la novbabilona imperio kaj de ĝia reĝo Nebukadnecar la 2-a en la juda Biblio, la Tanaĥo, kiu asertas, ke la novbabilona imperio gvidata de Nebukadnecar la 2-a konkeris la reĝlandon Judujo en 587 a.K., kaj tiam detruis la Unuan Templon, la templon de Salomono en Jerusalemo, kaj kaŭzis la perfortan Babilonan ekzilon. [1]
Babilonaj fontoj priskribas la regadon de Nebukadnecar la 2-a kiel oran epokon kaj ke Nebukadnecar la 2-a faris Babelon la plej granda imperio en la mondo dum tiu tempoperiodo.
Ciro la 2-a, reĝo de la persa reĝlando, invadis la novbabilonan imperion en 539 antaŭ nia erao. [2]