Nov-Kaledonio | |||||
Nouvelle-Calédonie | |||||
Detaloj | Detaloj | ||||
Nacia himno: Soyons unis, devenons frères | |||||
dependanta teritorio transmara kolektivo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Ĉefurbo | Noumeo | ||||
Oficiala(j) lingvo(j) | franca lingvo | ||||
Uzata(j) lingvo(j) | franca kaj 28 aliaj lingvoj | ||||
Plej ofta(j) religio(j) | katolikoj (50,8%), islamanoj (2,8%), protestantoj (32,4%)[1] | ||||
Loĝantaro | 271 407 (2019)[2] | ||||
Horzono | +11 | ||||
Interreta domajno | nc | ||||
Landokodo | NC | ||||
Telefona kodo | 687 | ||||
Politiko | |||||
Ŝtatestro | Harold Martin | ||||
Ĉefministro | Philippe Germain | ||||
Ekonomio | |||||
Valuto | pacifika franko aŭ CFP-franko (XPF) | ||||
| |||||
Akvejo | Pacifiko | ||||
Koordinatoj | 21° 15′ S, 165° 18′ O (mapo)-21.25165.3 | ||||
Akvokolektejo | 18 576 km² (1 857 600 ha) [+] | ||||
Areo | 18 576 km² (1 857 600 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 278 500 [+] (2017) | ||||
Horzono | UTC+11:00 [+] | ||||
Poŝtkodo | 988* [+] | ||||
Nov-Kaledonio | |||||
Vikimedia Komunejo: New Caledonia [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Nov-Kaledonio aŭ Nova Kaledonio (france Nouvelle-Calédonie, elparolita nuVEL-kaledoNI) estas sui generis franca transmara teritorio lokita en Oceanio. Ĝi estas insularo, kiu troviĝas sude de Vanuatu, ĉirkaŭ 1 210 km oriente de Aŭstralio kaj 17 000 km de ĉeflanda Francio. Ĝi entute havas 33 komunumojn. La indiĝenaj melanezianoj de la insuloj nomiĝas kanakojn, kiu mem estas grupo de diversaj etnoj.
La plena franca nomo antaŭe estis Territoire d'Outre-Mer de la Nouvelle-Calédonie et Dépendances – Transmara Teritorio de Nov-Kaledonio kaj Dependencoj – kaj poste tio Territoire d'Outre-Mer de la Nouvelle-Calédonie, kaj ekde 1999 nur Nouvelle-Calédonie.
Nov-Kaledonio havas ekde 2010 du oficialajn flagojn, la kutima franca flago, kaj la flago de la politika movado FLNKS, kiu estas uzata kune kun la franca flago plurloke en Nov-Kaledonio. Kelkloke, en la aliaj lokoj en la lando, oni nur uzas la francan flagon.
La plej fruaj spuroj de homoj en Nov-Kaledonio venas de la periodo de la Lapita kulturo (ĉ. 1600–500 a.K, aŭ 1300–200 a.K.), kiu estis naviga kaj terkultiva kulturo kiu influis grandan areon en la Pacifiko. Komence, la setlejoj en Nov-Kaledonio centriĝis je la marbordo, ĉ. 1100 a.K. ĝis 200 p.K.[3]
La unua eŭropano kiu vidis Nov-Kaledonion estis James Cook, je la 4-a septembro 1774, dum lia dua vojaĝo. Li ankaŭ nomis ĝin New Caledonia, Nov-Kaledonio, ĉar la nordo de la ĉefa insulo memorigis lin pri Skotlando, kiu latine kaj poetike en la angla nomiĝas Caledonia.
Nov-Kaledonia iĝis franca kolonio en 1853, kaj en 1946 transmara teritorio. En 1953, proceso aprobi francan civitanecon por ĉiu nov-kaledoniano, sendepende de etneco, estis plene farita. Tia malfrua kia dum la frua 20a jarcento, multaj homoj estis mallibervole prenita al kaj el Nov-Kaledonio kiel laboristoj, tra la ago de homovendistoj trompi kaj trudi homojn, inklude infanojn, al eniri iliajn ŝipojn.
Dum la Dua Mondmilito, Nov-Kaledonio elektis subteni Liberan Francion, kaj la provincestro kiu subtenis la Reĝimon de Vichy estis devigita forlasi la insulojn kaj iri al Hindoĉinio. Dum la milito, 300 homoj de la insuloj libervole aliĝis al la armeo de Libera Franco kaj batalis en ĝi en Norda Afriko. 1942–1943 la ĉefurbo Noumeo estis la loko por la ĉefa sud-pacifika flotbazo de la Usona mararmeo. Tiam, 50 000 usonaj militistoj loĝis en Nov-Kaledonio – tiom multaj kiel la tuta tiama kutima loĝantaro.
Enciklopedio de Esperanto uzas la nomon Nova Kaledonio.[4]
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Bardoulet
; $2