Novdarvinismo

Pluraj esencaj ideoj venis kune en la frua 20-a jarcento por krei modernan sintezon, inkluzive de genetika diverseco, natura selektado, kaj Mandela heredeco. Tiu ĉi kuniĝo solvis kelkajn el la problemoj kiuj restis nesolvitaj en darvinismo kaj elpuŝis diversajn ne-darvinajn teoriojn de evoluismo. [1]

Novdarvinismo (aŭ nordarwinismo, aŭ moderna sintezo) estas evoluisma teorio nuntempe pli akreditita en la sciencula kampo. Ĝi devenas el integriĝo inter:

  1. Teorio pri evolucio de la specioj per la natura selektado laŭ Charles Darwin;
  2. Teorio de la heredeco de Johann Gregor Mendel surbaze de la biologia heredo reviziita sub la lumo de la moderna genetiko, inkluzive de la hazardaj genetikaj mutacioj kiel kaŭzo de ŝanĝoj;
  3. Matematika formulo de la genetiko de la populacioj;
  4. Analizo de la datenoj de la paleontologio.

La scienculoj kiuj kontribuis al la precipa kreskiĝo de novdarvinismo estas Thomas Hunt Morgan, R. A. Fisher, Theodosius Dobzhansky, J.B.S. Haldane, Sewall Wright, William D. Hamilton, Cyril Darlington, Julian Huxley, Ernst Mayr, George Gaylord Simpson, G. Ledyard Stebbins kaj Motoo Kimura...

Mallongvorte, novdarvinismo ellaboras specifan koncepton kiu emas konsideri fundamenta unuo de la heredo la genon kiel celon de la evolucia meĥanismo, nome de la natura selektado. La novdarvinismo unuigas diversajn branĉojn de la biologio, kiuj antaŭe havis malmultajn kontaktajn punktojn, nome genetiko, ĉelbiologio, sistematiko, botaniko kaj paleontologio.

  1. Gould 2002, p. 216

Developed by StudentB