Nukleono

Nukleonoj (laŭ la latina nucleus - kerno) estas la elementaj partikloj, el kiuj la atomkerno konstruiĝas, nome la protonoj kaj neŭtronoj.

Ĉiu atomo – krom tiu de hidrogeno kaj la heliumo-3-izotopo (2 protonoj, 1 neŭtrono) - havas en sia kerno almenaŭ same multajn neŭtronojn kaj protonojn. Ju pli peza estas la kerno, des pli granda estas la proporcio de la neŭtronoj rilate al la protonoj.

La nukleonoj mem ne estas elementaj partikloj, ĉar ili havas internan strukturon. Ĉiu nukleono konsistas el 3 kvarkoj.


Developed by StudentB