Numerologio laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "sortodiveno per nombroj, kiu atribuas simbolajn valorojn al nombroj, eventuale nombrajn valorojn al literoj" - numerologo estas adepto kaj defendanto de tia nombrointerpreta konceptaro.
Temas pri ajna studo de la laŭdire diaj, mistikaj aŭ alispecialaj rilatoj inter nombroj kaj iuj koincide observataj (aŭ perceptataj) eventoj. Ekzistas multaj sistemoj, tradicioj kaj kredoj de numerologio. En la pasinto, numerologia sortodiveno estis populara inter frua matematikistoj kiel Pitagoro, sed nuntempe ĝi ne plu konsideratas parto de matematiko kaj de modernaj sciencistoj estas rigardata kiel pseŭdoscienco. Ofte numerologio asociiĝas kun astrologio kaj similaj sortodivenaj artoj. [1]