Oksalidacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
oksalido Oxalis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La oksalidacoj[2] (latine Oxalidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo oksalidaloj (Oxalidales). Ĝi enhavas 6 ĝis 8 genrojn kaj ĉirkaŭ 600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas oksalido[2].
La plimulto de la specioj kreskas en la tropiko aŭ subtropiko, ilia folio estas karakterize - triope, kvarope - kunmetita. Ili ne havas stipulojn. la folieroj moviĝas depende de la lumo, okaze de lummanko, la folieroj kunfermiĝas kaj subenkliniĝas. La aktinomorfaj folioj estas kvinrondaj kaj kvinmembraj po rondoj. La stigmoj staras libere, la stamenoj en du rondoj.
La en kvinĉambreta ovario havas meze koloneton. La frukto estas kapsuloaŭ bero kun multaj grajnoj. Ka kapsulo malfermiĝas stelforme, ĉar la kapsuleroj ne defalas. La tigo de la planton entenas kristalojn de kalcia oksalato pro kio ili havas acidetan guston.