Nord-Koreio elprovis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo, kio estas grava progreso rilate la armilan programon de Pjongjango, kaj grava provoko, nur kelkajn tagojn antaŭ labor-nivelaj nukleaj intertraktoj kun Usono.
Ĉe la polica prefektejo en Parizo, komputika laborulo faris buĉadon, mortiginte kvar homojn. Kvina estas enhospitaligita en kritika stato. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La prezidanto de EkvadoroLenín Moreno anoncis translokadon de la registaro al la urbo Guajakilo pro perfortaj manifestacioj inundintaj la ĉefurbon Kito. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La artilerio de Turkio pripafis situojn de la Siriaj Demokratiaj Fortoj apud la urbo Ras Al-Ajn en nord-orienta Sirio, kadre de operaco kontraŭ la siriaj kurdoj, sekvanta subitan foriron de la usona armeo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La komandestro de la Siriaj Demokratiaj Fortoj generalo Mazloum Kobani Abdi postulis ke Usono protektu la siriajn kurdojn kontraŭ la atakoj de la turka armeo aŭ permesu al ili peti helpon de la registaro de Baŝar Asad kaj la subtenanta ĝin Rusio por ke la rusiaj aviadiloj kreu senflugan zonon super Roĵavo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Turkio raportis pri siaj unuaj perdoj dum la operaco kontraŭ kurdoj en Roĵavo (Sirio). Miloj da rifuĝintoj jam inundis la regionon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion de la Ĉikaga Maratono kaj metis la novan mondan rekordon por virinoj je miksa-seksaj maratonoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En Honkongo daŭras kontraŭregistaraj manifestacioj, kiuj akiras ĉiam pli perfortan karakteron. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La siria armeo ekmarŝis al Roĵavo por helpi la kurdojn, atakitajn de Turkio. Tio okazis surbaze de interkonsento inter la registaro kaj la Siriaj Demokratiaj Fortoj, atingita kun perado de Rusio en la rusia militbazo Hmejmim (Sirio). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La aŭtoritatoj en Britio kaj Usono anoncis ke 337 suspektataj uzantoj en 38 landoj estis arestitaj sekve de enketo pri infanpornografio ĉe retejo en Darknet. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Rusio kaj Turkio publikigis komunan memorandumon, kiu deklaris kreadon de 32 km profunda zono laŭlonge de la turka landlimo, kontrolata de la siria landlima gardistaro kaj la rusia militpolico. La turka operaco en Roĵavo finiĝis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La restaĵoj de la eksa hispana diktatoro Francisco Franco estis forprenitaj de la Valo de la Falintoj kaj reentombigitaj en la municipa tombejo Mingorrubio.