En Belgio ĵuris la tiel nomata Vivaldi-koalicio, fininte la plej longan politikan krizon en la historio de la lando. Postenon de vic-ĉefministro de Belgio okupis transgenra virino Petra De Sutter. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Amasaj protestoj okazas en Kirgizio, kie opozicio kontestas rezultojn de parlamenta baloto kaj provas perforte kapti la potencon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En la urbo Conflans-Sainte-Honorine, nordokcidenta antaŭurbo de Parizo (Francio) estis murdita kaj senkapigita instruisto de loka lernejo. La murdo, plenumita de 18-jara ĉeĉeno, estas klasifikita kiel terorisma atako. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En la parlamenta baloto de 2020, la Laborista Partio de Nov-Zelando gajnis kun klara plimulto, kaj tiel la nuna ĉefministro Jacinda Ardern povos ofici por plia trijara periodo.
La Pola Konstitucia Kortumo deklaris, ke aktuala leĝo, ebliganta abortigojn kaze de misformiĝo de feto, estas "malkongrua" al la konstitucio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Tri homoj estis murditaj en la urbo Nico (Francio) ĉe preĝejo de Notre-Dame fare de islamisto. Samtage okazis atakoj en Liono kaj Avignon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.