Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2021:
- 2-a de oktobro 2021
- Okazis la unua parlamenta baloto en Kataro, sed neniu virino estis elektita.
- 3-a de oktobro 2021
- 4-a de oktobro 2021
- Kadre de internacia ĵurnalisma enketo, 12 milionoj da dosieroj nomitaj dokumentoj de Pandora estis likitaj, malkaŝante multajn financajn skandalojn tra la mondo, kiuj implikis ŝtatestrojn kaj registarojn, elektitajn oficialulojn, miliardulojn kaj famulojn. La esplorado estis farita kaj publikigita kunlabore kun amaskomunikiloj de 117 malsamaj landoj.
- 5-a de oktobro 2021
- Raporto de enketa komisiono mendita de franca episkopa organizaĵo malkaŝas faktojn pri pedofiliaj agoj ene de la franca katolika eklezio, kaj priskribas "amasan" kaj "sisteman" fenomenon, kun pli ol 330 000 viktimoj ekde la 1950-aj jaroj.
- 7-a de oktobro 2021
- 8-a de oktobro 2021
- 9-a de oktobro 2021
- La kanceliero Sebastian Kurz de Aŭstrio demisias post malkaŝo de sekretaj aktoj kaj akuzoj pri korupteco.
- Guberniestro de Kalifornio Gavin Newsom subskribis leĝon laŭ kiu grandaj podetalaj vendistoj kun 500 aŭ pli da dungitoj tra la ŝubstato havu seksneŭtralan areojn por infanprizorgaj produktoj kaj ludiloj. La leĝo ekvalidos en 2024. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 15-a de oktobro 2021
- Brita parlamentano Siro David Amess mortis post esti ponardita dum balota renkontiĝo.
- La atletinoj Agnes Tirop kaj Edith Muthoni estis murditaj kaj iliaj respektivaj edzoj estis arestitaj kiel supozitaj kulpuloj en Kenjo.
- 17-a de oktobro 2021
- 21-a de oktobro 2021
- 23-a de oktobro 2021
- 24-a de oktobro 2021
- 575 prizonuloj fuĝis el superplena prizono en la ŝtato Ojo, Niĝerio, post atako farita de armitaj homoj.
- 25-a de oktobro 2021
- 29-a de oktobro 2021