Oni atribuis la Nobel-premion pri literaturo al Annie Ernaux, la unua verkistino gajninta post 15 francaj verkistoj, kaj la 17-a virino ekde la komenco de tiu ĉi premio.
Militaj kaj infrastrukturaj objektoj tra la tuta Ukrainio estis atakitaj de rusia armeo per dekoj da misiloj. Oni raportas grandajn detruojn, ĉesigon de elektroliverado, haltigon de la Metroo de Kievo kaj plurajn pereintojn. Oni traktas tion kiel respondon al la atako kontraŭ la Krimea ponto, okazinta antaŭ du tagoj.