Olimpia | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | Dato ne konata en Passaron |
Morto | en Pydna |
Mortokialo | Ŝtonumado |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Antikva Makedonio |
Familio | |
Patro | Neoptolemo la 1-a |
Frat(in)oj | Aleksandro la 1-a kaj Troas (en) |
Edz(in)o | Filipo la 2-a de Makedonio (358 a. K., 357 a. K.–) |
Infanoj | Aleksandro la Granda, Kleopatro de Makedonio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Olimpia (greke Ὀλυμπιάς, [olympiAs], ĉ. 375–316 a.K.[1]) estis filino de la reĝo Neoptolemo la 1-a (Epiro), nome la kvara edzino de la reĝo de Macedonio, Filipo la 2-a, kaj patrino de Aleksandro la Granda. Ŝi estis entuziasma membro de la orgiema serpent-adora kulto de Dionizo, kaj estis sugestita de la biografo de la 1a jarcento nome Plutarko, ke eble ŝi dormis kun serpentoj.[2]
Ties geedzeco estis tre malserena; la malstabileco de Filipo kaj la ĵaluzo de Olimpia kondukis al kreska malkonsento, kio malboniĝis kiam en 337 a.K. Filipo edziĝis al nobela macedonino, Kleopatra, kiu ricevis la nomon Eŭridice el Filipo kaj kiu estis nevino de Attalo. Tiu geedziĝo okazigis problemojn inter Filipo, Olimpia kaj Aleksandro. Olimpia iris en volonta ekzilo en Epiron kun sia filo Aleksandro, kiu restis kun ŝi, ĉe la Molosia kortego de ŝia frato Aleksandro la 1-a de Epiro.