Orianthi | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Orianthi |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1985 (39-jaraĝa) en Adelajdo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Cabra Dominican College (en) Mercedes College (en) |
Familio | |
Amkunulo | Richie Sambora (en) (2014–2018) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantisto |
TTT | |
Retejo | https://iamorianthi.com/ |
Orianthi Panagaris (22a de Januaro 1985), konata unuvorte kiel Orianthi, estas aŭstralia muzikisto, kantisto kaj kantoverkisto konata ĉefe ĉar ŝi provludis kun Michael Jackson por lia koncerta serio This Is It, kaj ĉar ludis en la turnea bando de Alice Cooper. Ŝia premiera unuopaĵo "According to You" pintis en la 3a rango en Japanio, en la 8a en Aŭstralio kaj en la 17a en Usono; ŝia dua albumo, Believe, ricevis tutmonde publikigon en la fino de 2009. En 2009, Orianthi estis nomita unu el la 12a Plej Grandaj Elektrogitaristinoj fare de la gazeto Elle.[1] Ŝi ricevis la premion "Breakthrough Guitarist of the Year" (elrompa gitaristo de la jaro 2010) fare de la gazeto Guitar International.[2]