Orientismo (ideologio)

nekonata venecia pentristo: "la akcepto de la ambasadoroj en Damasko" - antaŭe videblas cervoj kutimaj en klimataj zonoj kiel en Mezeŭropo sed fremdaj en Sirio

OrientismoOrientalismo (de latina: orientalis – "orienta") estas formo de ekzotismo aparte firmiĝinta en kulturoj de Okcidenta civilizo kaj konsistanta en eksterigo kaj akcentado en kulturaĵoj de fascino pri la kulturoj de Azio, precipe la barata, japana, araba, persa, ĉina.

Orientalismo aperadis de tempo al tempo en antikveco. En la kulturo de mezepoko, kiam Fora Oriento estis malbone konata, oni ĝin konsideris fabela lando de feliĉo kaj abundo – ĝuste tia Oriento estas prezentata aparte ofte en la mezepoka literaturo kaj ankaŭ en epika ĝenro de baroko.

Novan formon ekinteresiĝo pri Oriento akiris en literaturo de klerismo. Oriento servis tie ofte kiel "spegulo" de okcidenta civilizo – parte videbla en Persaj leteroj de Montesquieu, rakontetoj de Voltaire, kreado de Jan Potocki. Krom pluraj fluoj kaj orientaj motivoj en arto, literaturo kaj ornamaĵoj (ekz. ĉinaĵoj) en la kulturo de klerismo ekzistis elementoj de antaŭromantikismo.

la reĝa paviljono en Brighton
la ruĝa moskeo en la kastela parko de Schwetzingen

Dua duono de la 18-a jarcento alportis, aparte en Germanio, rapidan evoluon de orientalistiko kaj ekintereso pri Oriento. Pluraj tradukoj de orientaj literaturoj aperis. Disvolvo de scio pri civilizoj de Oriento kontribuis al ekesto de orientalisma ondo en romantikisma literaturo.

En pola literaturo de la 19-a/20-a jarcento orientalismo estas videbla aparte forte en verkado de Bolesław Leśmian, Antoni Lange kaj aliaj.


Developed by StudentB