Ornamartoj aŭ ornamaj artoj estas artoj aŭ metioj koncernaj kun la desegno kaj manproduktado de belaj objektoj kiuj estas ankaŭ funkciaj, tio estas plenumas celon, krom la propra de arto. Ĝi inkludas dominternan dezajnon, sed kutime ne arkitekturon. La ornamartoj estas ofte kategoriigitaj kontraste al "belartoj", nome, pentrarto, desegno, fotarto, kaj grandskale skulptarto, kiuj ĝenerale ne havas alian funkcion krom esti rigardataj.