Paleografio

La testamento de William Shakespeare, verkita en mana skribmaniero: malfacile interpretebla de modernaj legantoj.[1]

Paleografio [2], neologismo naskiĝinta en 18-a jarcento el greka παλαιός (palaiòs), "antikva" kaj γραφή (grafè), "skribo", estas studobjekto kiu studas la historion de la skribo, aparte tiu manuskripta, kaj instruiĝas pri la arto legi, interpreti kaj ekspliki antikvaj skriboj kaj pri ili agnoski la aŭtentikecon.

Laŭ Francisko Azorín Paleografio estas Arto deĉifri k. priskribi antikvajn skribaĵojn k. signojn.[3] Li indikas etimologion el la greka palaios + graphos (antikva skribo); vorto elpensita en la 17ª jc. Kaj li aldonas la terminon paleografo, por specialisto pri paleografio; kaj la fakojn epigrafio (rilate skribaĵoj sur ŝtono); bibliologio (pri libroj); kaj diplomatio (pri dokumentoj).[4]

  1. Cardenio, Or, the Second Maiden's Tragedy, pp. 131-3: de William Shakespeare, Charles Hamilton, John Fletcher (Glenbridge Publishing Ltd., 1994) (ISBN 0-944435-24-6)
  2. Vortaro de Esperanto (1911) p. 115
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 156.
  4. Azorín, samloke.

Developed by StudentB