Tiu ĉi artikolo temas pri la prakrita lingvo Palio. Pri la ĉevalkurado en Sieno, vidu la artikolon Palio (Sieno). |
Palio Palie: पाळि | ||
lingvo • antikva lingvo | ||
---|---|---|
prakrito | ||
Parolata en | Srilanko, Barato | |
Parolantoj | 0 | |
Denaskaj parolantoj | 0 | |
Skribo | Nagario | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | pi | |
ISO 639-2 | pli | |
ISO 639-3 | pli | |
Glottolog | pali1273 | |
Angla nomo | Pali | |
Franca nomo | pali | |
Vikipedio | ||
Palio aŭ la palia lingvo estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta lingvo de budhismo. La budho Gotamo, kiu loĝis en Norda Hindio, parolis almenaŭ unu formon de prakrito, eble plurajn; la budhisma kanono de la teravado, la unua versio de la Tripitako), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingvo pāḷi-bhāsa, poste pli mallonge pāḷi (kio do fakte signifas "teksto").
Palio estas parenca al Sanskrito, sed ne estas ido de Sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de Budho en Palio venis al Cejlono/Srilanko en la 4-a jarcento a.K., kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu Tripitako). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie Suvanna-bhūmi, sanskrite Suvarna-bhūmi. "Or-lando", kie nun estas Birmo, Siamo/Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo.