Speciala regiono de Papuo Papua
| |
---|---|
provinco de Indonezio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Jayapura |
Areo | 82 680,95 km² |
Loĝantaro | 1 034 956 (stato de 2022) |
Loĝdenso | 12,52 loĝ./km² |
ISO-kodo | ID-PA |
emblemo
| |
Papuo estas la plej orienta provinco de la okcidenta, indonezia parto de la insulo Nov-Gvineo. Ĉefurbo de Papuo estas Jayapura. La provinco kreiĝis en 1969 el la okcidenta duono de la insulo Nov-Gvineo, kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando, kaj ĝis la jaro 2003 kovris tiun tutan teritorion, geografie nomata okcidenta Nov-Gvineo. En 2003 la okcidenta duono estis transformita al propra indonezia provinco, Okcidenta Papuo, kaj la origina provinco Papuo plu nur kovras la orienton de la teritorio okcidenta Nov-Gvineo.