Paredro (antikve-greke πάρεδρος, páredros) estas la nomo aŭ adjektivo kiu laŭlitere signifas ««sidanta apude», «sidanta flanke». La vorto estas utiligata por kvalifiki diaĵon, ofte malsuperan laŭprerogative, kutime asociitan en la kulto al dio aŭ diino pli influa. En la komuna uzo foje per paredro la edz(ino)n de diaĵo kiu povas esti egala aŭ komplementa.[1]
En la Egipta Mitologio, praktike ĉiuj diaĵoj estis asociitaj al parul(in)o. Ekzemple:
Aliaj kelkaj paredroj:
- Atiso estas paredro de Cibelo, kiel Junono de Jupitero;
- Sarasvati estas la paredro de Brahmao;
- Kalio, Durga, Pârvati estas paredroj de Shiva, de lties Shaktioj;
- Tanit estas paredro de Baal Ammono, aŭ “Afrika Saturno”;
- Antu aŭ Antum estas paredro de An, la rego de ĉiuj sumaraj dioj.
- Vanth estas la paredro psikopompa demono Charun;
- Borvo kaj Damona, dioj de la fontoj de la varma akvo (mitologio de la Gaŭalaj Keltoj):
- Njörd kaj Nerthus, superaj dio kaj diino, estas frato kaj fratino laŭ la norda mitologio;
- Freyr kaj Freyja, filo kaj filino de la ĉi-supre menciita paro;
- Tamuzi en la mediteranea areo, inkluzive de Grekio, kie prenis la nomon de Adoniso, estas paredro de la diino de la fekundeco Inano/Iŝtar/Astarto;
- … [2]
- ↑ Per tiu vorto estis ankaŭ indikata helpanto de Arkontoj.
- ↑ Tiaj paredroj komplete mankas en judismo kaj kristanismo.