Parta premo

Fiziko > Termodinamiko > Premo > parta premo


En miksaĵo el diversaj gasoj la parta premo de iu gaso estas la produto inter la ĝenerala premo kaj la parta kvanto de tiu gaso en la miksaĵo.

Multaj kemiaj kaj fizikaj procezoj dependas nur de la parta, ne de la ĝenerala premo; ili okazas sendepende de la ĉeesto de aliaj gasoj, kiuj ne partoprenas en la procezo. Se la gasoj de miksaĵo ne interagas, eblas kalkuli iliajn proporciojn el la parta kaj la ĝenerala premoj.

Speciale la bola temperaturo de gaso dependas nur de la parta premo.


Developed by StudentB