Partnereco por Paco

Partnereco por Paco
asocio
interregistara organizaĵo
kooperado Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1994 vd
Sidejo NATO Headquarters
Lingvoj
serba lingvovd
vdr

Partnereco por Paco (PpP, angle Partnership for Peace, akronime PfP) estas projekto de NATO, kiu celas krei fidon inter NATO kaj aliaj ŝtatoj en Eŭropo kaj la eksa Sovetunio. 21 ŝtatoj estas membroj. La projekto estis kreita en 1994 [1], baldaŭ post la kolapso de la Orienta Bloko, kaj ĝia celo estas starigi konfidajn rilatojn inter la Nordatlantika Alianco kaj la diversaj eŭropaj landoj, ĉefe en ĝia centro kaj oriento, kelkaj de kiuj havis komunistajn registarojn, kaj la landoj de la eksa Sovetunio. Dek el la landoj kiuj subskribis ĉi tiun iniciaton de NATO, tra la jaroj fariĝis plenaj membroj de ĝi [2] [3].

  1. Sunley, Johnathan. Tasks for NATO II: improve the partnership for peace. OCLC 82596203.
  2. North Atlantic Treaty Organisation (December 3, 2009) Partner countries. Alirita December 23, 2009.
  3. (2009) “GAO Report on NATO Enlargement: Albania and Croatia”, Connections: The Quarterly Journal 08 (2), p. 75–91. doi:10.11610/connections.08.2.06. 

Developed by StudentB