Paul Goodman | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Paul Goodman | ||
Naskiĝo | 9-an de septembro 1911 en Greenwich Village | |
Morto | 2-an de aŭgusto 1972 (60-jaraĝa) en North Stratford | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato de Ĉikago Urba Kolegio de Nov-Jorko hebrea lernejo vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Percival Goodman (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto GLAT-aktivulo politikologo filozofo pedagogo literaturkritikisto romanisto sociologo poeto psikoterapiisto universitata instruisto vd | |
Aktiva dum | 1941– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Paul GOODMAN ([ˈ|g|ʊ|d|m|ə|n]; naskiĝis la 9-an de septembro 1911, mortis la 2-an de aŭgusto 1972) estis usona romanisto, dramaturgo, poeto, literatura kritikisto, kaj psikoterapiisto, kvankam lastatempe plej bone konata kiel socia kritikisto kaj anarkiisma filozofo.
Ofte konsiderita kiel sociologo, li arde malakceptis esti tio en prezento ĉe la Experimental College de San Francisco en 1964, kaj fakte diris ke li ne povus legi sociologion ĉar ĝi estas tro ofte senviva. Li estis aŭtoro de dekoj da libroj kiaj eble la plej elstaraj estas Growing Up Absurd kaj The Community of Scholars, kaj estis aktivulo pri la pacisma maldekstro en la 1960-aj jaroj kaj ofte li estis citata kiel inspiro por la studenta movado de tiu jardeko. Kiel terapiisto, li estis kunfondinto de la Gestalt-terapio en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.